Laŭ propono de grupo de NROj oficiale partneraj de Unesko
Festado de la INTERNACIA TAGO DE PACO en 2024
Danco kaj Paco
Kundivide
La celo de "Danco kaj Paco Kundivide" estas krei internacian dinamikon de
dancado por paco, por kiu la dancgrupoj perataj de niaj NROj tra la mondo sin
devontigos partopreni en la festado de la Internacia Tago de Paco ĉe la loka, nacia,
regiona kaj internacia niveloj.
Ĉiu NRO deziranta partopreni ĉi tiun eventon respondecas pri siaj elektoj, sia kreaĵo,
sia dancaranĝo kaj/aŭ sia interpretado, konforme al kopirajto kaj valoroj priskribitaj en
la prezenta noto.
Por fari tion, ĝi:
kreu
- dancaranĝon rilatan al danco kaj paco (simila al anglalingve “flash
mob”, fulma stratkunveno, aŭ alia formo de korpa esprimo), fotu
ĝin kaj registru ĝin en cifereca formato (videaĵo).
sendu
- altkvalitan foton (300 DPI = po 300 rastrumeroj cole) de momento de
danco
- 2-minutan filmeton
- ligilojn al pliaj videaĵoj pri siaj dancoj
sin devontigu enprogramigi en la tago de la festado de la
internacia tago (21-a de septembro):
- lokan interpretadon de la kreaĵo
- partoprenon en momento de cerbumado (interŝanĝo, debato,
ekspozicio, ktp.) kaj/aŭ videokonferenco kuniganta ĉiujn
partoprenantojn.
La registraĵoj de la lokaj eventoj tiel antaŭe senditaj estos alŝutitaj en la retejon de la
LigKomitato NRO -Unesko kaj en sociajn retejojn; eblu prezenti ilin vive aŭ en
videomuntaĵo dum la festado de la internacia tago de paco 2024.
Vojaĝanta foto kaj video -instalaĵo same kiel virtuala ekspozicio povos esti organizitaj
depende de subteno kaj la havebleco de ekspoziciejoj.
Fotoj kaj registraĵoj (video) estu alŝutitaj en la retejon antaŭ la 30-a de aprilo 2024,
post registriĝo plej malfrue la 31 -an de decembro 2023.
Partoprenante la festadon pri Danco kaj Paco Kundivide, vi akceptas, ke ĉiuj fotoj kaj
videaĵoj alŝutitaj iĝu publikigitaj.
La organizantoj rajtigas sin forigi ĉiun foton kaj videaĵon perfortecan, diskriminacian
kaj seksan aŭ instigantan al kondamnindaj agoj.
La informoj kolektitaj estos uzataj nur por la organizado de la evento.