Notice: Function _load_textdomain_just_in_time was called incorrectly. Translation loading for the dokan-lite domain was triggered too early. This is usually an indicator for some code in the plugin or theme running too early. Translations should be loaded at the init action or later. Please see Debugging in WordPress for more information. (This message was added in version 6.7.0.) in /home/tehysjbg/public_html/wp-includes/functions.php on line 6114
Règlement - Danse paix

Regularo

RetadresoRegularo

Regularo

Laŭ propono de grupo de NROj oficiale partneraj de Unesko

Festado de la INTERNACIA TAGO DE PACO en 2024
Danco kaj Paco Kundivide

La celo de "Danco kaj Paco Kundivide" estas krei internacian dinamikon de dancado por paco, por kiu la dancgrupoj perataj de niaj NROj tra la mondo sin devontigos partopreni en la festado de la Internacia Tago de Paco ĉe la loka, nacia, regiona kaj internacia niveloj. Ĉiu NRO deziranta partopreni ĉi tiun eventon respondecas pri siaj elektoj, sia kreaĵo, sia dancaranĝo kaj/aŭ sia interpretado, konforme al kopirajto kaj valoroj priskribitajen la jena noto. Por fari tion, ĝi:
*kreu
- dancaranĝon rilatan al danco kaj paco (similan al anglalingve “flash mob”, fulma stratspektakleto, aŭ alia formo de korpa esprimo), fotu ĝin kaj registru ĝin en cifereca formato (videaĵo).
*sendu
altkvalitan foton (300 DPI = po 300 rastrumeroj cole) de momento de danco
- 2-minutan filmeton
- ligilojn al pliaj retejoj aŭ videaĵoj pri siaj dancoj
*sin devontigu
enprogramigi en la momento de la festado de la Internacia Tago (21-a de septembro):
- lokan interpretadon de la kreaĵo
- partoprenon en momento de cerbumado (interŝanĝo, debato, ekspozicio, ktp.) kaj/aŭ videokonferenco kuniganta ĉiujn partoprenantojn.

La registraĵoj de la lokaj eventoj tiel antaŭe senditaj estos alŝutitaj en la retejon de la LigKomitato NRO-Unesko kaj en sociajn retejojn; eblu prezenti ilin vive aŭ en videomuntaĵo dum la festado de la internacia tago de paco 2024.

Vojaĝanta foto kaj video-instalaĵo same kiel virtuala ekspozicio povos esti organizitaj depende de subteno kaj la havebleco de ekspoziciejoj.

Fotoj kaj registraĵoj (video) estu alŝutitaj en la retejon antaŭ la 31an de majo 2024, post registriĝo plej malfrue la 30an de aprilo 2024. 31 majo 2024 .

Partoprenante la festadon pri Danco kaj Paco Kundivide, vi akceptas, ke ĉiuj fotoj kaj videaĵoj alŝutitaj Iĝu publikigitaj, kaj vi garantias la organizantojn kontraŭ ĉiu plendo pro kopirajto. La organizantoj rajtigas sin forigi ĉiun foton kaj videaĵon perfortecan, diskriminacian kaj seksan aŭ instigantan al kondamnindaj agoj. La informoj kolektitaj estos uzataj nur por la organizado de la evento.

eoEsperanto